인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 협회 편집장에 헝가리인 Attila Kaszas 임명
Nove nomumita redaktoro de UEA s-ro Attila Kaszas

세계 에스페란토 협회 임원회는 새 협회 편집장으로 헝가리 에스페란티스토 S-ro Attila Kaszas 를 선임하였다. 에스페란토 청년회활동과 오랜 편집 경험이 있는 S-ro Attila Kaszas  는 ‘Esperanto’ 지, 2016년 5월호부터 발행 책임을 맡게된다.

 

nova redaktoro

Nova redaktoro s-ro Attila Kaszas

NOVA REDAKTORO POR LA REVUO “ESPERANTO”

El ses kandidatoj por sekvi Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo ‘Esperanto’, la Estraro de UEA elektis Attila Kaszás (47). Li estas diplomita esperantologo, historiisto, politologo kaj li laboras en Budapeŝto kiel konsultanto kaj manaĝisto.

“Ni estas tre feliĉaj pri la kvalito de la homoj, kiuj proponis sin por tiu grava rolo”, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. “Denove nia komunumo montris, kiom da talentoj ĝi daŭre sukcesas nutri. La redaktoro estas ŝlosila ano de nia teamo en la Estraro kaj Oficejo, kaj mi antaŭvidas ke Attila plurflanke kontribuos al niaj laboroj por la renovigo de la Asocio.”

Lerninto ĉe la fama kvintaga “Piratfiŝkurso” en 1987, Kaszás tuj aliĝis al la E-Fako de la Universitato ELTE en Budapeŝto, kaj fariĝis tre aktiva en la junulara movado de la 90-aj jaroj. Estrarano de Hungara E -Junularo kaj TEJO, li kunorganizis multajn junularajn renkontiĝojn kaj trejnseminariojn, rolante kiel la LKK-prezidanto de la 55-a IJK. Dum la renkontiĝoj li ofte verkis kaj reĝisoris humurajn skeĉojn kaj kunredaktis eldonaĵojn. Poste li fondis E-familion, en kiu naskiĝis unu filo.

Profesie, Kaszás laboris ĉe registaraj instancoj, NRO-oj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junularpolitiko, ekologia mastrumado kaj internaciaj rilatoj. Li nun faras doktorajn studojn pri elektronika demokratio. Membro de la hungara UNICEF-komisiono kaj estrarano de la Asocio de Eŭropaj Baloto-Spertuloj, li krome ellernis pro pasio dek kvar lingvojn ĝis nun, kaj multe vojaĝis, entute en pli ol kvardek landoj.

Kaszás transprenos la redaktadon de la revuo ekde la maja numero ĉi-jare. “Dum la lastaj semajnoj mi konstante cerbumas pri la revuo, mi estas plena je ideoj, temoj, rubrikoj, artikoloplanoj”, li entuziasmas. Jam en marto li planas viziti la Centran Oficejon por konatiĝi kun la kolegoj tie.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)