인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 협회 본부에서 열리는 세가지 강연
Tri prelegoj ĉe Centra oficejo de UEA

세계 에스페란토 협회의 본부(네델란드, 로테르담)에서는 2016년 4월 30일, 44회 ‘열린 날’ 모임을 갖고 세분의 저명 에스페란티스토를 초청하여 강연회를 갖는다.

연사와 주제를 소개하면,

강연 1 :  Federico Gobbo 는 이태리 초등학교 어린이들이 (비교) 언어학의 원리와 활용을 2년동안 실험해 본 결과를 “초등학교에서 비밀언어를 계획하면서 사람들은 무엇을 배우는가?” 의 제목으로 발표한다.

강연 2 :   Anna Löwenstein 은 “에스페란토 Duolingo 와 lernu.net 에서의 인터넷 강의 개설”에 얽힌 뒷얘기를 말한다.

강연 3 : Renato Corsetti 는 “다른 생각을 가진 동지들-에스페란토 운동에서의 사고의 흐름” 이라는 주제로 강연할 예정이다.

uea

Tri prelegoj en la 44a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al laMalferma Tago, kiu okazos jam por la 44a fojo sabaton, la 30an de aprilo, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Ĉi-foje al la programo kontribuos tri prelegantoj. Sub la titolo Kion oni lernas planante sekretan lingvon en bazlernejo? Federico Gobbo prezentos dujaran eksperimenton en itala lernejo, dum kiu infanoj lernis principojn kaj praktikojn de (inter)lingvistiko. Anna Löwenstein parolos pri siaj “malantaŭkulisaj” spertoj rilate al la kreado de la Esperanto-retkursoj ĉe Duolingo kaj lernu.net. Renato Corsetti elektis por sia prelego la certe diskutigan temon Samideanoj kun malsamaj ideoj – pensofluoj en la Esperanto-movado.

En la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №603.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)