‘국제 로타리 클럽’ 한국 대회, 에스페란토 자원 봉사자 모집!
Volontuloj por Kongreso de Monda Rotaria Klubo en Koreio
| 2016년 5월 27일부터 6월 1일까지 경기도 고양시 킨텍스와 서울에서 약 35,000명의 세계 로타리안들이 모인 가운데 ‘2016 국제 로타리 세계 대회‘가 열린다.
이 기간 동안 국제 로타리 에스페란토 클루보에서는 에스페란토를 소개하는 부스를 설치할 예정이며 이에 따라 자원 봉사에 참여할 한국 에스페란티스토를 찾고 있다. 이 기간 동안 자원 봉사하기를 원하는 분은 에스페란토 문화원으로 2월 25일까지 신청하기 바란다.
- 국제 로타리 에스페란토 클루보 인증서
‘Internacia Rotaria Kongreso en 2016‘ okazos de la 27-a de majo ĝis la 1-a de junio, 2016 en la urbo Goyang KINTEX, Koreio en kiu amasiĝos ĉ. 35,000 Rotarianoj.
Dum la kongreso ‘Esperantistista Rotaria Klubo’ (http://www.rotaryeclubesperanto.org) starigos budon por diskonigi Esperanton al Rotarianoj.
Tiuj, kiuj volas helpi ĉe la budo kiel volontulo kun du brazilaj geesperantistoj, bv. sinanonci al Seula Esperanto-Kulturcentro ĝis la 25-a de februaro.
4 Komentoj
Kara amiko Jungkee Lee, ni ege vin dankas por tiu alvoko kaj se iuj pretas dejxori kun ni en la budo, ni volonte flugos tra duono de la mondo por atingi vin en Seoulo!
Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia
Kara Ursula, Ne zorgu! Mi faros mian plejon por la stando, kvankam mi mem ne povos resti ĉe vi pro mia alia tasko en la urbo Kjongju, en kiu okazos Monda NGO-Konferenco. Via, Jungkee
Dankon por nin certigi, estus ideala ke via lernanto de esperanto, rotariano jam, povus veni almenau kelkajn horojn cxiutage. Kaj aliaj junuloj por paroli pri esperanto al eble kritikemaj rotarianoj, kiuj pene studis la anglan…. vi min komprenas certe.
Ankau la naturkuracisto rotariano-esperantisto estos tre tre bonvena!
Komprenite! Sendube vi renkontos esperantistojn en la kongresejo. Ni daŭre komunikiĝu por sukcesa stando-servo por diskonigi Esperanton al rotarianoj.