인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

8차 아시아 에스페란토 대회, 중국 취안저우에서
La 8-a Azia Kongreso okazos en Quanzhou, Ĉinio

(La kongresa urbo Quanzhou, Ĉinio)
(La kongresa urbo Quanzhou, Ĉinio)

chinatourmap

제 8차 아시아 에스페란토 대회가 2016년 11월 3일부터 6일까지 중국 해상 실크로드의 중심지인 취안저우시에서 열린다. 이번 아시아 대회에서는 새로 아시아 위원회를 이끌 임원진을 선출하게되는 중요한 대회이다.

La 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazos de la 3-a ĝis la 6-a de novembro en 2016 en la urbo Quanzhou, Ĉinio. En la kongreso KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado) konsistigos sian novan gvido-teamon.

                  La ĝisnunaj kongresoj:

  1. 1-a, 21-a ĝis 25-a de aŭgusto 1996; Ŝanghajo, Ĉinio; 486 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo “Azio kaj la 21-a jarcento
  2. 2-a, 22-a ĝis 25-a de aŭgusto 1999; Hanojo, Vjetnamio; 420 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo “Kunlaboro por Paco, Stabileco, kaj Disvolvigo”
  3. 3-a, 23-a ĝis 26-a de aŭgusto 2002; Seulo, Koreio; 552 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo “Interkompreniĝado inter kulturoj”
  4. 4-a, 25-a ĝis 29-a de aŭgusto 2005; Katmanduo, Nepalo; 173 aliĝintoj el 7 landoj (el ili pli ol 100 el Nepalo). La kongreso estis origine planita por la 4-a ĝis la 8-a de marto, sed prokrastita pro puĉo kaj la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj. La kongreso fine okazis en aŭgusto.
  5. 5-a, 11-a ĝis 15-a de februaro 2008; Bengaluro, Barato; 254 aliĝintoj el 25 landoj; kun la temo “Esperanto en multlingva Azio”.
  6. 6-a, 19-a ĝis 23-a de junio 2010; Ulanbatoro, Mongolio. 254 aliĝintoj el 33 landoj; kun la temo “Azia Harmoniiĝo per Esperanto”.
  7. 7-a, 18-a ĝis 22-a de aprilo 2013; Jerusalemo, Israelo; informo akirebla ĉe LKK[1][2]. Kongresa temo: Ekologio de paco – paca kunvivado de homo, medio kaj naturo.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)