인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

2017 서울 세계 에스페란토 대회 ‘참가단’ 러시아에서 모집 시작!
Karavano al Seula UK tra Siberio

2017년 서울 세계 에스페란토 대회에 참가할 유럽 여행단이 러시아 에스페란티스토에 의해 준비되고 있다. 자세한 정보는 누리집에서 얻을수 있다. www.esperanto-karavano.info

Karavano al Seula UK en 2017
Karavano al Seula UK en 2017

Bonvenon al ĉiuj geesperantistoj, kiuj planas partopreni la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en Seulo kaj kiuj ŝatus atingi ĝin per la Trasiberia fervojo, la plej longa fervojo en la mondo!

Julie 2017 sub aŭspicio de Rusia E-Unio

estos organizita dusemajna E-karavano, kiu startos en Moskvo. Partoprenontojn de la vojaĝo atendas varia kultura programo en la rusia ĉefurbo, trajnumado ĝis la unika Bajkal-lago, kie ili konatiĝos kun vidindaĵoj de la regiono. Poste ekstremorienta Vladivostoko varme akceptos siajn gastojn. Seulo atingeblas de Vladivostoko kaj ŝipe, kaj aviadile.

La karavanon organizas kaj akompanos spertaj rusiaj geesperantistoj.
Unuaj informoj/kontaktadreso: esperantokaravano@gmail.com

“…Neforgesebla aventuro, kiun ni kunvivis fratece kaj samideane. Vivu Esperanto!”
Arlette & Edmond Plutniak, Francio
(E-karavano en 2007 survoje al UK en Jokohamo, Japanio)



One Comment

댓글 쓰기(Lasi Respondon)