인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

한.중.일.베트남 청년 세미나리오 보고
Raportaĵo de la 34a Komuna Seminario

                       La 34a Komuna Seminario   – Esperanto tra Kultura Ondo –

                                                                                       PARK Kang (Stano) / prezidanto de KEJ

(La 34a Komuna Seminario inter China, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj)
(La 34a Komuna Seminario inter China, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj)

 

– 제34차 동아시아 세미나리오(KS)가 부산 바다풍경펜션에서 2015년 12월 26~29일까지 개최되었다. 7개국에서 총 86명(한국 66, 중국 6, 일본 7, 베트남 4, 네팔·태국·미국 각 1)이 참가했으며, “Esperanto tra Kultura Ondo(문화의 물결 따라 에스페란토)”란 주제 아래 다양한 프로그램이 소개되었다. 참가자들은 한국 전통 놀이, 김밥 만들기, 학춤 체험 등을 통해 한국문화를 경험하고 자국 문화를 소개하는 활동을 통해 문화교류와 화합의 시간을 가졌다. 또한 중앙여고와 많은 대안학교에서 학생들이 방문하여 살아 숨 쉬는 에스페란토 세계를 체험하였다. 성공적인 대회를 위해 물심양면으로 지원해주신 부산지부 회원과 협회 회원 여러분께 감사드린다.

La 34a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Vjetnama kaj Korea Junularoj okazis ekde 26a ĝis 29a de dec. en Badapunggyeong-Pensiono en la urbo Busan, sub la temo “Esperanto tra Kultura Ondo”. En ĝi partoprenis 86 junaj kaj ne-junaj esperantistoj (inkluzive unutagajn ĉeestantojn) el 7 landoj(Ĉinio, Japanio, Vjetnamio Nepalo, Tajlando, Usono, Koreio). Dum 4 tagoj en la bela havenurbo Busan, ili povis amikiĝi kaj interkomunikiĝi trans la muro de lingvo kaj sperti belecon de koreaj kulturaĵoj.

En la unua tago(12.26), je la 14a registrado komenciĝis. En Zamenhof-halo oni povis aliĝi kaj ricevi nomkarton. Dum la registrado oni babiladis libere en teraso kaj vidis la filmeton esperantigitan “Vi el la Stelo(별에서 온 그대).” Post vespermanĝo, je la 19a okazis Malferma Ceremonio kun bonvenigaj mesaĝoj de SONG Sanghyeon(Ludemo, estro de LKK) kaj KIM Chaewon(Miela, viĉestro de LKK). JANG Jeongryeol(iama prez. de KEJ) kaj reprezentantoj el la 4 landoj donis gratulajn mesaĝojn, kaj la mesaĝon de prof. LEE Jungkee(estrarano de UEA) PARK Kang anstataŭlegis. Laste oni kantis la himnon ‘La Espero’. Sekvis Interkona Vespero, kaj prezentiĝis muzikbando, fluto-ludo de tajlandano, dramo de japanoj, kantoj de Vjetnamio, Nepalano, Ĉinio, Koreio. Oni ĝuis liberan tempon kun drinkaĵoj kaj kukoj. Iuj laŭ gvido de LKK-anoj promenis ĝis la strando Haeundae por senti noktan atmosferon.

En la dua tago(12.27), je la 8a oni havis simplan matenmanĝon kun pano kaj cerealaĵo pretitaj de Busan・Kyeongnam-Filio de KEA. Je la 9a komenciĝis Klubaj Agadoj kaj samtempe okazis libere elekteblaj 4 programeroj: Lerni Korean Lingvon(O Gisook), Ornami Sakon kaj Tukon(KIM Karam), Lerni Tajan Tradician Instrumenton (Warut BUNPRASERT), kaj Oficiala Kunsido(PARK Kang). “Lerni Korean Lingvon” estis la plej ŝatata dank’ al populareco de koreaj kulturaĵoj. En Oficiala Kunsdio, respondeculoj de junularoj diskutis pri la junulara movado de Azio kaj bezono de kunlaboro kaj gvidanto por la prospera movado. Rezulte la kunsidantoj decidis fari komunan Wechat-ĉambron por la venonta KS en Japanio. Je la 11a Ne- Pintkunveno sekvis laŭ konduko de KIM Younglong. Ĉiuj partoprenantoj babiladis libere laŭ la temoj donitaj de la kondukanto, ekz. Naskiĝtago laŭ kalendaroj luna kaj suna, Amo inter esperantistoj ktp. Posttagmeze komenciĝis Duontaga Ekskurso dividite en du grupojn: unu al la parko Igidae kaj la alia al Malnova Fervojo. Grupanoj al Igidae tagmanĝis korean porkaĵan supon kaj veturis per buso dum 1 horo. Promenante laŭ strando sub klifo, oni povis ĝui belecon de maro kaj monto ambaŭ kontraŭ malvarma vetero. La aliaj al Malnova Fervojo promenis laŭ ne-uzata fervojo sentante kamparan etoson. Du grupoj kolektiĝis en la centro de Busan. Tie travidis la faman ĉiovendejon Lotte kaj ĝuis kokaĵon kaj bieron. Ili revenis al la kongresejo per metroo.

En la tria tago(12.28), je la 9a post matenmanĝo komenciĝis ‘Korea Tradicia Ludo’ ĉe strando. Kun infanoj kaj geknaboj el alternativaj lernejoj, kiuj vizitis nin sperti Esperantujon, partoprenantoj ludis “Jam floris la Alteo” kaj “La vento flugas por tiuj kiuj”. De la 11a estis por la pregramero Koreaj Manĝaĵoj. Oni faris Gimbap-n (rizaĵo kun kelkaj almanĝaĵoj volvita per sekigita nigra marherbo). LKK- anoj instruis kiel fari la manĝaĵon Esperante kaj japane por komencantoj. Ĉeestantoj gustumis ankaŭ Sundae-n similan al kolbaso kaj ovan supon. Ili ĝuis la gustojn specialajn malgraŭ fremdeco. Post libera tempo, je la 14a sekvis Kulturaj Spertoj. Estis aranĝitaj apartaj ĉambroj por d0emonstri laŭ landaj kulturoj kaj manĝaĵoj. Troviĝis ĉina, nepala, japana, tajlanda, vjetnama, kaj korea kulturcentoj. Ekzemple en la ĉina kulturcentro oni ĝuis ĉinajn manĝaĵojn kaj informiĝis pri ĉinaj tradicio kaj kulturo. En la korea kulturcentro s-ro PARK Sosan prezentis gru-dancon(nacia heredaĵo de Busan), kaj instruis ĝin al la partoprenantoj. Ankaŭ la lernantinoj de Joongang Virina Supermezlernejo, kiuj estis unutaga partoprenantoj, kune ĝuis diversajn kulturecojn de aliaj landoj. Rigardinte la filmeton (preparita de KIM Seonghun) kiu havas ĉiun programon kun fotoj fotitaj dum KS, oni iris al strando por ĉeesti en Ferma Ceremonio. Antaŭ adiaŭa mesaĝo de estro kaj vicestrino de LKK, partoprenantoj povis ĝui harmonion de tradicia korea danco(PARK Sosan) kaj melodion de tajlanda fluto-ludo(Warut BUNPRASERT). En la fermo OKUNUKI Kentaro (prez. de JEJ) simple prezentis la venontan KS-n en Japanio. Je la 19a oni spertis Hanjeongsik-n (korea tradicia forma manĝo) en luksa bankedejo por vepermanĝo.

 

En la kvara tago(12.29), okazis Unutaga Ekskurso al la urbo Gyeongju (ĉefurbo de la antikva regno Silla dum 1000 jaroj). La turisma buso ekiris je la 9-a. Oni vizitis la templon Bulguksa, la observatorion Cheomseongdae kaj la lagon Anapji. En Bulguksa oni povis senti budhisman tradicion de Koreio, kaj en Cheomseongdae admiris la sciencon de Silla. Post paca kaj gaja promenado ĉe Anapji, oni vizitis panejon por aĉeti lokan faman panon kaj revenis al Busan. Ŝajnis al mi, ke oni ĝuis sufiĉe la ekskurson krom iom akra tagmanĝo kun kapsiko. Mi pensas, ke ankaŭ tio restos kiel ĝoja memoro en Koreio por ili.

Mi dankas al ĉiuj kiuj kontribuis al KS korpe, finance kaj cerbe. Ĉiuj partoprenantoj memoros sindoneman agadon de LKK-anoj: SONG Sang- hyeon (Ludemo), KIM Chaewon (Miela), PARK Kang (Stano), KIM Karam (Masoris), ĈOE Hanul (Kanta), KIM Seonghoon (Poe), SHIN Young (Leo) kaj LEE Miji (Mago) kaj Busan・Kyeongnam-Filianoj. Apartan dankon al tiuj, kiuj helpis al LKK finance kaj mense!



댓글 쓰기(Lasi Respondon)