인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

Forpasis Roland Lindblom

Forpasis Roland Lindblom (1931-2016)

Roland Lindblom, unu el la plej elstaraj aktivuloj d17e la sveda Esperanto-movado, forpasis la 17-an de januaro, du tagojn antaŭ sia 85-jariĝo. Li naskiĝis la 19-an de januaro 1931.

Lindblom lernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj li gvidis kurson de la nove lernita lingvo. Li fondis aŭ instigis fondon de pluraj Esperanto-kluboj, unuafoje en 1949. En 1950 li fariĝis prezidanto de la distrikto de Sveda Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan Esperantistan Junularan Unuiĝon kaj fariĝis ĝia vicprezidanto. Lia partopreno en la gvidado de la landa asocio komenciĝis en 1972, kiam li estis petita helpi la estraron de SEF kiel protokolanto. En 1974 li fariĝis vicestrarano de SEF, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto, kiun taskon li plenumis ĝis 1985.

Lindblom membriĝis en UEA en 1953, fariĝis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de UEA li estis 1978-1986, 1992-2001 kaj 2007-2010, estrarano pri kongresoj 1983-1986 kaj kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK de du UK-oj: la 65-a en Stokholmo (1980) kaj la 88-a en Gotenburgo (2003). La Alta Protektanto de la 65-a UK estis la parlamentestro Ingemund Bengtsson, kiun li persone konis kaj kies apogon al Esperanto li povis ofte utiligi. En 1985 li persvadis Bengtsson ĉeesti la inaŭguron de la SEF-kongreso en Helsingborg. En la Jubilea Jaro 1987 Bengtsson disponigis la parlamentejon por la sveda kongreso, sed pro lia malsaniĝo ĉeestis parlamentano Daniel Tarschys, posta ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo.

Lindblom reprezentis UEA en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis UEA ĉe la konferenco de ISO en Stokholmo. En la 98-a UK en Rejkjaviko en 2013 li estis elektita Honora Membro de UEA.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)